РГФ ОГУ. Итак, у Эсперанто в Одессе, и в частности в Одесском Университете, блестящее прошлое. Но у него может быть и блестящее будущее.
В связи с переходом на общеевропейскую систему высшего образования, в нашем Университете введены степени бакалавра, магистра… А ведь для получения этих степеней необходимо изучать и сдавать два иностранных языка! Не каждому современному студенту, занятому изучением своей специальности, это по плечу. А вот изучить международный вспомогательный язык Эсперанто, в котором только 16 грамматических правил и ни одного исключения, может каждый. Тем более биолог, филолог, юрист, который изучал латынь – источник большинства эсперантских слов. И наоборот, изучение Эсперанто помогает понимать и латынь, и современные национальные языки на основе латыни: французский, испанский, итальянский. Но в отличие от этих языков, овладеть Эсперанто можно, даже не имея специальных лингвистических способностей. Таким образом, изучение второго языка не приведет к перегрузке студентов и, очевидно, не ухудшит их средний балл успеваемости. Эти утверждения проверены опытом: в Москве официально преподается Эсперанто в РУДН.
В Одессе есть преподаватели с международными дипломами на право преподавания Эсперанто, готовые взяться за эту работу. Но будет ли работа для этих преподавателей?
ПРИЛОЖЕНИЕ 2
В молодёжных лагерях Советского Союза (СЭЙТах) было принято приезжать со своей творческой продукцией: песнями, сценками на языке эсперанто. Писали и ставили их сами участники, кто как мог; и конечно, одесситы были одними из лучших: где, как не под тёплым солнцем у моря растут таланты!
Мы публикуем здесь в оригинале несколько песен, которые были представлены одесской делегацией.
Совместное творчество С. Вайнблат, Т. Аудерская, Т. Дроздова.
Песня, посвящённая 26-ому СЭЙТу в Ереване
(на мелодию «Мясоедовская улица моя»)
Apud Deribasovskaja-strato
Estas urba Esperanto-klub’.
Strebis ni al Erevan, |
Al la Avo Patatjan, | 2-foje
Kaj dekope venis ni sen dub’. |
Refreno:
Ĉiuj esperas do,
Ke la 26a SEJT
Pasos gaje, ĝoje, kun sukces’!
Venis ni al bela Armenio
Per la trajno, ŝip’, aviadil’.
En la urbo Erevan |
Nin renkontis Haĉatrjan | 2-foje
Kun la propra bus-aŭtomobil’.|
Refreno.
Ne timigas nin serpentoj, ursoj
Kaj aliaj bestoj, eĉ du mil’!
Por ni ja gravas nun |
Ke sub armena sun’ | 2-foje
Ne aperu verda krokodil’! |
Rf.
Ni perfekte vivas en Odeso,
Ĉu ekzistas ja pli bela lok’?
Tamen kredu, kredu vi, |
Ke fariĝos baldaŭ ni | 2-foje
Korespondaj membroj de AOK! |
Rf.
Песня, посвящённая лагерю «ЭСПЕРАНТО И ПРИРОДА»
в Эстонии (на мелодию «Шаланды, полные кефали…»)
Esperantistoj tiom multe
Al BET alvenis de Odes’.
Elekton faris ni ne stulte,
Sed kun zorgemo kaj kares’.
Obeos strikte ni tagordon,
Dum noktoj dormos ni en lit’,
Sed tage ni turmentos kordojn, —
Vi aŭdu kantojn sen incit’.
Rf.: Volis ni ekvidi Ĉebaltujon,
Ĉebaltujo ĉiam logis nin,
Kaj el nia Ĉenigramarujo
Tute kore ni salutas vin!
Ni al naturo ĉiuj strebas,
Nin vokas la verdaĵo nur;
Al Ojasild la revoj ŝvebas:
Li scias tiom pri natur’!
Prosperon al tendar’ estona
Deziras ni kun amkonfes’,
Kaj estu nepre fruktodona
La kunlaboro kun Odes’!
Rf.
Песня, посвящённая лагерю «ВОЛГЕЙТ» на Волге
(на мелодию «Есть на Волге утёс…»)
ApudVolga tendar’
Estas por amikar’
La unua VolgEJT promesplena.
Ni alvenis – ho jes! —
El la fora Odes’
Al mirinda amika kunveno.
Longa estis la voj’,
Venis per unu foj’
La knabinoj al rond’ esperanta.
Ni esperas, ke en
La tendaro sen ĝen’
Ĉie regos gajeco kaj kanto!
Apudvolga tendar’
Malproksimas de l’ mar’
Sed ni fuĝis de l’ mara ripozo;
Al amikoj en tend’
Logis nin varma sent’,
Strebas ni al labor’ serioza!
Песня, посвящённая СЭЙТу В г. Куйбышев
(на мелодию «Я Чарли Чаплин модный…»)
Ĉu veni aŭ ne veni —
Ne moĵet bytj somnenij,
Kaj ĉiuj ni veturas al tendar’!
Kun ĝojo, sen balbuto
Atingu vin saluto
De nia suda varma Nigra mar’!
Ni volus, ke vetero
Sur kujbiŝeva tero
Belega estu, kiel en Odes’,
Ke bone vi ripozu
Kaj ne starante «v pozu»
Memoru pri komuna interes’!
Ni revas, revas, revas,
Kaj ambaŭ manojn levas
Ke l’ mastroj ĉion faru kun facil’,
Kaj ĉiuj ni esperas,
Ke baldaŭ malaperos
En Kujbiŝevo lasta krokodil.
Esperas ni sen dubo,
Ke Kujbiŝeva klubo
Bonege ĉion faros kun fervor’,
Kaj al tendar’ sukceson
Deziras nun Odeso
De tuta sia Esperanta kor’!
L ’tendaro estos gaja,
«Vy verjtje, pomogajet!»,
Se vi ne kredos, vin atendos stres’!
Ni ankaŭ forte kredas,
Ke gajon ni heredos:
OKSEJT trideka estos en Odes’!
Песня об истории эсперанто-клуба «БЕЛАЯ АКАЦИЯ»
(на мелодию «На Дерибасовской открылася пивная…»)
En sepdek oka bela jaro en Odessa
Aperis bubo serioza, interesa,
Pri li ne ofte artikolis loka preso,
Sed tiu bubo kreskis jar’ post jar’.
Sur la Bulvardo apud Puŝkin-monumento
Situis sur la benk’ de l’ bub’ apartamento,
Sed malgraŭ pluvo, neĝo, ŝtormo, forta vento
Li kreskis kaj prosperis kun obstin’.
Ĝi povis skribi, parolaĉi, librojn legi,
Vojaĝi, naĝi, renkontiĝi, eĉ prelegi,
Ĝi povis danci, per leteroj kanti ege,
Sed estroj de la urb’ ignoris ĝin.
Ĝi estis gaja, sprita, ĉarma, faris multon,
Memkompreneble, kun rezult’ kaj sen rezulto,
Laŭ onidiroj, tiu bub’ ne estis stulta,
Sed estis ĝi senhejma, kiel hund’.
Kaj tiutempe senprokraste de l’ ĉielo
Alvenis teren al Odes’ arĉianĝelo,
La nomo lia estis Sanĉo-Verda Stelo,
La vera patro de ĉi tiu bub’.
Al reĝo venis li, sed diris tiu reĝo,
Ke l’ bub’ naskita estis tute kontraux leĝo,
Ke falis ĝi sur lian kapon kiel neĝo,
Ke tri patrinojn devas havi ĝi!
Sed tri patrinoj pro labor’, ho ve, ne ŝvitis,
Kaj sian bubon, kvazaŭ plagon, nur evitis,
Pri sia dev’ morala ili tute spitis,
Kaj restis sen prizorgo la etul’.
La povra patro tamen petis kaj persvadis,
Dum naŭ monatoj laŭ instancoj li kuradis,
Ĉarmigis, flatis, telefonis, paroladis —
Kaj trovis li patrinojn por infan’.
LoKoSoMo, la Sindikatoj kaj la SSOD’o —
Jen tri patrinoj, kiuj kune, post baloto
Prizorgis nian klubon flege, kun dorloto,
Kak volk prizorgis semero kozljat…
Do ĉiam kresku kaj prosperu nia bubo,
Ĝi estu jam oficiala urba klubo,
Kaj vivu ni amike, pace kaj sennube
Kun SSOD, LoKoSoMo kaj Sindikat»!
Песня, посвящённая 23-ему БЭТ
(на мелодию «В Одесский порт торговый…»)
El urbo nigramara
Venis la ŝipanaro,
Kun bela kanto
Pri Esperanto,
Pri la espero nia,
Rondo internacia,
Pri dudek tria BET!
Estas tendaro nia
Sur tero Litovia,
Sur tero ora,
Kun verda koro,
Pri via bonkoreco,
Pri pac’ kaj amikeco
Kantas Odesa klub’!
Odesaninoj ĉarmaj
Sendas salutojn varmajn,
Kaj odesanoj —
Premojn de l’ manoj.
Korojn la ĝojo ŝiras,
Kaj ni al vi deziras:
Estu sukcesa BET!
Вадим КондратюкАВТОСТОП
В. Белокриницкому
Дождь накрыл перевал и дорожки залилИ грозит нам всемирным потопом.– Как добраться теперь до родимой земли?– Автостопом, мой друг, автостопом. – 2 разаА вчера мне приснился Нотр -Дам Де Пари,Сердце рвется в гнилую Европу.– Как попасть мне туда, поскорей говори!– Автостопом, мой друг, автостопом! – 2 разаПусть твердят дураки, будто жизнь – это бой,По плечу нас ладошкой похлопав.Мы по ней, как по трассе, промчимся с тобойАвтостопом, мой друг, автостопом. – 2 разаНу а если споткнусь по пути где-нибудь,Бренно все в этом мире жестоком.– Как меня повезешь ты в последний мой путь?– Автостопом, мой друг, автостопом. – 2 разаХорошо в небесах, только грешных в тот крайНе пускают ни врозь и ни скопом.– Подскажи мне, Господь, как попасть прямо в рай?– Автостопом, сын мой, автостопом! – 2 раза
Vadim Kondratjuk
Traduko de Tatjana Auderskaja
PETVETURE
Pluvas en la montar’, kvazaŭ verŝas sin mar’,
Kaj tempest’ furiozas terure.
– Kiel malsupreniĝos ni, ho amikar’?
– Petveture, amik’, petveture!
Foje sonĝis mi pri Notr-Dam’ de Parỉ,
Min allogas Eŭrop’ senmezure.
– Kiel trafu mi tien el fora patrỉ»?
– Petveture, amik’, petveture!
Oni diras, ke viv’ estas kruta dekliv’,
Sed ne glata ŝoseo velura.
Spite ilin, mi trovis feliĉon en viv’
Petveture, amik’, petveture!
Sed se venos la plag’ kaj finiĝos la vag’,
Ĉar nenio ekzistas sekura.
– Kiel min veturigos vi en lasta tag’?
– Petveture, amik’, petveture!
Logas la Paradiz’, sed jen kia surpriz’ —
La Infer’ por ni pretas torture!
– Ho Moŝtul’, kiel trafi ĉielen sen viz?
– Petveture, ho fil’, petveture!